La esprimo arbarmortado respegulas la grandajn zorgojn de multaj homoj en la 1980aj jaroj, precipe en Okcidenta Germanio, ke la arbaroj estas endanĝerigitaj kaj germanaj arbaroj post nelonge formortos grandskale.[1] La zorgoj ne rilatis al novaj arbaraj damaĝoj, sed al la cirkonstancoj, ke la simptomoj videblis for de grandaj emisiaj fontoj, ampleksis tra grandaj teritorioj kaj videblias ĉe pluraj arbospecioj.[2] Tion oni rimarkis meze de la 1970aj jaroj kaj estis diskutata publike precipe en meza kaj norda Eŭropo.[2]
En la 1980aj jaroj la temo arbarmortigado estis la plej grava okcidentgermana medi-temo. La debato havis gravajn politikajn, industripolitikajn kaj sociajn konsekvencojn en la federacia respubliko Germanio kaj verŝajne estis unu el la kialoj por la pligraviĝo de la partio Alianco '90/La Verduloj. En la unua duono de la 1980aj jaroj estis vasta konkordo tra la socio kaj tra la politikaj partioj pri la graveco kaj urĝeco de tiu temo.[3] Kiel kaŭzo staris la acida pluvo en la centro de la publikaj diskutoj. Aliaj eblaj kaŭzoj kiel monkulturo kaj partatempa sekeco oni longe ne diskutis. Sekve de la debato oni faris paŝojn kiuj reduktis la emisiojn draste. Hodiaŭ ne eblas diri, kiel evoluiĝis la sanstato de la arbaro sen tiaj paŝoj. La rigardo de la forstaj fakuloj estis multe pli diferencigita.[4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search